Jókai Mór: La nova bienulo (Az új földesúr Eszperantó nyelven)
Az új földesúr (Magyar)I
|
La nova bienulo (Eszperantó)Malnova homo, nova tempo
"Cogito; ergo sum." (Mi pensas, do mi ekzistas.) Do, se mi "non cogito", tiam, "non sum". Ekde hodiauh mi pensas tute ne, disvastigu la famon, ke mi mortis. Eblas nome, ke mi vivas, dank’al la geleitschein donita en mian manon cxe la kapitulacio de Komarom; kaj spite al tiu rusacha lanco, kio rompighis cxe Seben en mian flankon; sed mi absolute ne povas diri la kauhzon kial kaj precipe, kial plue, kiam la greso similbele kreskas, se mi ankauh ne rigardas ghin kaj la chijara terprodukto tiel perfekte konsumighos sur sia propra vojo, kvazauh mi ankauh ne helpus ghin konsumi. Sed la Sinjoro ordonis, ke estu ankauh tiaj bestoj en la mondo, kioj estas duone vegetajhoj; do – ni vegetadu!!! Tiaformajn paroloj etis auhdeblaj el la busho de la maljuna Garanvolgyi je tiaj vintraj nebulaj vesperoj frue okazantaj de malghojega jaro, kiam kelkaj milionoj homoj estis en tia animagordo, ke ili ne shatis demandi: kio estas la novajho ekstere. La maljuna sinjoro jhetighis hejmen ankorauh sufiche bontempe, ke li povu sperti, ke garbejoj estas malplenaj, siaj agroj estas plugataj nek trione kaj pri sia fundus instructus neniu troveblas, kiu raportu. Sia bienego, kio entenas dekmil arpentojn, sen oficiroj, geservistoj, plugiloj, charoj, bovoj, chevaloj kaj shafoj; atestsignoj de mastrumo de armeo marshinta tra sia domomeblaro, en sia monujo kelkmil florenoj en bankbiletoj, kiojn montradi danghero estas. Sed kiu zorgus pri tiaj bagatelajhoj, kiam perdis tiaj grandaj aferoj! La homo ektirighas en sia chambro, foje tramovighas al konatuloj, drinkas, kiam havas mishumoron, chu estas por kiu, chu ne estas. En la plej malbona okazo oni povas bati la bubon kun sinjoroj similaj al li mem, kiuj parte havis, parte haveblintus bienegon, parte ili ankoraux ankauh havas, kio estas egala, same malrichuloj estas chiuj; ankauh unu-unu pola rifughintoj jhetighas al la domo; kiu helpas la kompanion de taroko; kiam neniu troveblas, ankauh tiu ne estas malfacilajho: oni ekbruligas kaj fumas, ghis vesperighas. Foje-foje unu-unu kreditoro auh ia ruza patrofilo vokigas proceson la homon fidante okazojn nuntempe avantaghaj de "favor in judice" kaj poste tiu donas okazon ankauh je eta „emocio”: tiu almenauh rimarkigas homon, kiel podagraj titilacioj, ke la vivoforto ankorauh funkcias en li. Tiaforme "truditur dies die".. (Ne chagrenighu mia duenaskita leganto, ke vi trovas tiajn multajn latinajn dirojn sur unu pagho, ankauh tiu apartenas al la humorstato de la epoko. Al la lingvo de la klasikuloj, kiel al alizumo ni fughas kelkfoje, kiam la civilizacio de la nova epoko strangolegas nin. Hej, kiam ankorauh iris chio latine, neniu auhdacintus diri- - nu jam suficha estas. Oni peticias pro defendo al iuj kaj chiuj, kaj se la vivantoj ne helpas, oni turnas al la mortintoj. Kiu scias, se nia lingvo restas miksata kun latino, eble ankauh ni alghustighintus al la „romana” raso kaj kiel tiam serchus nian inklinon el chiuj flankoj!!) Do certe nur truditur dies die; unu tago pushas la alion. Oni diris al Garanvolgyi je tia tago antauhenpushata kontrauh sia humoro, ke oni tamen ne povas perfekte elshlosi la mondon el la chambro, kontrauh politikaj shanghoj neniel estas oni asekurata, se oni diras: mi silentas, cxar ili viziton nin ankauh en la plej silenta kaverno kaj atakas nin meze de sia smokado.- De nun jam ne eblas smoki „virgan tabakon”: la monopolium estas enportita; la tabakon oni povas portigi nur el la cigarbutiko, alie oni elliveros sin al domtrasercho kaj kiam sia malpermesita favorato estas trovata che la homo, li estos shuldanto al la status kun monego. Adam Garanvolgyi diris al tiu: - Bone. Mi ne plu fumos.. Almenauh mi havos pli bonan apetiton. Kaj tiel li portigis siajn praajn marshauhmpipojn supren sur la subtegmenton, siajn fidelajn akompanantojn en chia danghero, kioj sole restis el tiom da perdo en familia klenodiume kaj neniam plu li estis fumanta. Baldauh denove je alia tirante venanta tago li estis ghojigita per tiu sciigo, ke certe ankauh la vino falos sub la akcizo, de nun jam kun la permeso de la pli superuloj oni eblas barelon spili kaj oni devos doni prezon de bonhumoro kaj kolero, char en ambauh okazoj ju pli oni „konsumas”, des pli oni kontribuas. - Bone. Do mi ne plu trinkas vinon. Kaj poste li etendas la manon al nenia trinkajho, escepte la vino. Je pli nova, per neniu dezirata tago refoje li vekighis je la bona novajho, ke ankauh la ludkartoj ricevos markojn, de nun jam sur ili troveblos la aglo. - Bone, do mi ne plu kartludos.; - almenauh mi ne perdos. Kaj li konservis promeson. ...
|